Titolo: Vespera kanto

Devenlando: Germanujo
Elŝutebla sondokumento:
Elŝuteblaj muziknotoj:

Kanto-teksto:


La luno surĉiele
jam staras kaj orhele
la steloj brilas jen.
Silentas la arbaro
kaj el la herbomaro
leviĝas nun nebulkurten'.

La tago adiaŭas,
krepusko nun ĉirkaŭas
la mondon per trankvil'.
Ĝi estas kvazaŭ lito,
en kiu afliktito
ripozu de la malfacil'.

La lunon kaŝas nubo,
kaj en ni kreskas dubo.
ĉu ronda estas ĝi.
Konante ne la tuton,
ja ofte miskonduton
al la aferoj montras ni.

Nin, homojn fierantajn,
pekulojn povrajn vantajn,
jam ĝenas bagatel'.
Ni blovas sapvezikojn
kaj serĉas artifikojn,
foriĝas plu de l' vera cel'.

Ekkuŝu do, gefratoj,
de nia Di' gardatoj!
Fridetas nokta klar'.
Ho Di', ne furiozu,
por ke ni nun ripozu;
saniĝu dorme la najbar'.



Aliaj utilaj informoj: Temas pri traduko fare de Wolfram Diestel de la germana lulkanto "Der Mond ist aufgegangen".